Aldo Leopold

Aldo LEOPOLD (11an de januaro 1887 – 21an de aprilo 1948) estis usona aŭtoro, sciencisto, ekologo, forstisto, kaj membro de la konservisma movado. Li estis profesoro ĉe la Universitato de Viskonsino kaj estas konata ĉefe pro sia libro A Sand County Almanac (1949), kiu estis vendita je pli ol du milionoj da kopioj. Leopold ludis influan rolon en la disvolvigo de moderna primedia etiko kaj en la movado por konservado de naturo. Lia etiko de naturo kaj de konservado de naturo havis profundan efikon sur la primedia movado, kun ekocentra aŭ holistika etiko rigardr al tero. Li emfazis al biodiverseco kaj ekologio kaj estis fondinto de scienco por administrado de naturo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search